Rai International Online. Il sito della RAI all'estero. Salta la navigazione
   Italiano |  English |  Español    
Rai International

HOME     RAI ITALIA RADIO  

Raitalia

PALINSESTI

Area Palinsesti

RADIO

News
Edizioni Italia News
Programmi
Radio locali
Onde Medie
Rai Italia Radio


PROGRAMMAZIONE IN ESPERANTO
UTC 20.00 (Sabate) - ORA ITALIANA 22.00 (Sabato)

Live Radio Aŭskultu la plurlingvan kanalon de Rai Internacia! Audio News Auskultu la lastajn programojn en esperanto!

RAI INTERNACIA elsendas el Romo al la mondo Italio estis unu el la unuaj landoj, kiuj iniciatis, en la tridekaj jaroj, la internaciajn elsendojn per kurtaj ondoj. Guglielmo Marconi mem, la inventisto de radio, engagis sin en la starigo en Italio, en Prato Smeraldo apud Romo, de la unua sendilo per kurtaj ondoj. Kvar jarojn pli poste, estis realigitaj du pliaj instalajoj, kaj komencigis la unuaj elsendoj al Norda Ameriko en la angla kaj en la itala.
La elsendoj en esperanto komencigis en 1935, okaze de la Universala Kongreso de Esperanto en Romo.
Al la funkcio de komuniko kaj kunligo kun la grandaj komunumoj de la itala migrado aldonigis, en la periodo de la dua mondmilito, tiu politika kaj strategia, en kiu sindevigis ciuj grandaj potencoj, ekde tiuj koloniaj. Post la eniro en la militon fare de Italio, la elsendoj dauris gis la armistico kun la aliancanoj, la 8an de septembro 1943, kaj rekomencigis nur la 3an de septembro 1946. La elsendoj en esperanto rekomencigis en 1950.
Mastrumite de tiucela Informa Servo de la Ministra Konsilantaro, la elsendoj al eksterlando estis konfiditaj per Konvencio al RAI, la publika radiotelevida instanco, per lego de 1962. Kun la paso de la jaroj, la elsendoj perdis la karakteron de oficialeco, kaj kelkfoje de "propagando", kaj farigis fonto de informado, kiu konsideru ciujn komponantojn de Italio respublikana kaj demokrata.
En 1975, la starigo de Direkcio de Gazetaraj Servoj kaj Programoj al Eksterlando metis la bazojn por pli vasta evoluo de la sektoro. Poste, la Servoj al Eksterlando kunfluis, kune kun la novaj interkontinentaj televidaj kanaloj, en Rai Internacia, kiu per plia paso estas destinita transformigi al societo memstara disde RAI.

Elsendoj en esperanto
Nuntempe, Rai Internacia elsendas radiajn informajn programojn en 25 lingvoj, krom en la itala.
La elsendo en esperanto okazas ciun sabaton, je 22.00 lau itala somera horo (20.00 U.T.C./ G.M.T.), lau la frekvencoj 6110 kaj 9780 kHz (ondlongoj 49,10 kaj 30,67 metroj).
La programo estas dissendata ankau per la satelito Hot Bird VI, lau analogia metodo, de la internacia radia kanalo sur la auda subportanto de Raidue (dua kanalo de Rai): polarizado Okcidenta Vertikala 1.446 GHz.


QSL Card Mail

Redazione Notiziari Multilingue

Redazione Notiziari Multilingue

Redazione Notiziari Multilingue
Vai al sito Rai.it

E' una produzione Rai International © RAI - SIPRA per la pubblicità